Russisch   Esperanto   Deutsch
pri mi  |  Perm  |  Moskvo  |  Esperanto  |  gemologio |

Moskvo

Moskvon oni ne povas priskribi per malmultaj vortoj. Ĝi estas interesa fenomeno, kvazaŭ aparta propra mondo. Mosvon oni ne povas tute klare prijuĝi:
– Ĉu la rusa ĉefurbo estas bela aŭ ne tiom atraktiva?
– Ĉu Moskvo estas aĝa aŭ juna?
– Ĉu tiu urbo estas trankvila aŭ konstante streĉita?
– Ĉu Moskvo estas vera metropolo aŭ nur grandega vilaĝo?

     La urbodomo de Moskvo 

Moskvo estas ĉio tio kaj ankoraŭ multe pli. La fakto restas: Moskvo estas malfacile difinebla. Ne ĉiu ruso kaj apenaŭ iu eksterlandano kapablas ĝuste kompreni Moskvon kaj ĝiajn enloĝantojn. Moskvo havas sian propran animon, sian propran karakteron, sian propran vivstilon, siajn tradiciojn.
Moskau aĝas pli ol 850 jarojn, vidis kaj travivis multon. Se vi interesiĝas pri la historio de la urbo, mi rekomendas viziti la jenajn paĝojn:

http://www.moskau.ru (en la germana),
http://www.rufo-service.de/index.html (en la germana),
http://www.trans-sib.de/city-mos.htm#Moscow (en la germana).
Ĉe la lastaj du adresoj vi trovas ne nur informojn pri la pasinteco, sed ankaŭ pri la hodiaŭa vivo en la ĉefurbo de Rusio (scienco, politiko, edukado, medicino, trafiko, kulturaj okazaĵoj, sporto ktp.).
Multajn belajn fotojn de la urbo, ĝiaj stratoj kaj placoj vi trovas ĉi tie.
trona halo de Ivan la Kruela
      metrostacio Majakovskaja  
Moskvo estas tre granda kaj la vojon al ĉiuj ĝiaj interesaj lokoj, sen elspezi multe da mono por taksio, vi povas trovi helpe de la metroo. La Moskva metroo estas speciala travivajxo. Ĝi estas nekredeble bela. La malnovaj stacioj vere estas riĉe ornamitaj palacoj.
Sed se vi ŝatus trankvile rigardi la enon de tiuj palacoj, mi rekomendas al vi fari tion aŭ tre frue matene aŭ malfruvespere, kiam la plimulto de la enloĝantoj ankoraŭ sonĝas aŭ jam dormas. Alikaze vi riskas vidi nenion kaj aldone esti tre premita.

Se vi iam volos viziti Moskvon, vin certe interesos tiuj ĉi paĝoj, kiuj priskribas la nultnombrajn vidindajxojn (kiel la Moskvan Kremlon, katedralojn, teatrojn):
http://www.interknowledge.com/russia/moscow02.htm (en la angla)
http://www.moscowcity.com (en la angla)
http://www.moscowkremlin.ru (en la rusa)
http://uts.cc.utexas.edu/~powellm/kremlin.html (en la angla)

Mi tre ĝojos se Moskvo plaĉos al vi.


Reen al la startpaĝo